Autodromo Nazionale di Monza

Autodromo Nazionale di Monza estas kurejo por konkursoj de Formulo 1 en Monza (Italio). La inaŭgura konkurso okazis en la Monza Reĝa Parko, nordoriente de Milano, la 22-an de septembro 1922. Sur la kurejo oni aranĝas aŭtomobilajn kaj motorbiciklajn konkursojn.

Ekde 1950, oni aranĝas tie - krom unu jaro - ĉiujare la Italan Formulo 1. En 1980 - pro la trakonstruo de la kurejo - la Itala Formulo 1 okazis en urbo Imola, sur kurejo Autodromo Enzo e Dino Ferrari.

La kurejo havis 3 famajn rapidajn kurbiĝojn, konstruitajn en 1935: Prima Variante, Variante della Roggia kaj Variante Ascari. Tiuj kurbiĝoj ne estis uzataj en Formulo 1 ĝis la 1970-aj jaroj.

La kurejo estas rigardata danĝera pro la atingebla granda averaĝa rapido. Sur tiu mortis en 1961 Wolfgang Graf Berghe von Trips (krom kiu mortis 15 spektantoj) aŭ Rupert Hollaus.

En la dua duono de la 1950-aj jaroj, oni alkonstruis rapidan parton kun oblikvaj ovaloj, kiu estis lasfoje uzata en 1961 en Formulo 1. la plena kurejo estis tiam la ovala kaj la tradicia kurejo, longante kun ĉ. 10 km. La startejo kaj la celejo estas paralelaa unu kun la alia. La ovala parto nun estas en kaduka stato.

Longeco: 5,793 km Kurbiĝoj: 11 Plej rapida kuro: 1:21:046 de Rubens Barrichello (2004)


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search